Transatlantika telegrafa kablo

Mapo de la Transatlantika telegrafa kablo de 1858

Transatlantika telegrafa kablo estas submara komunikila kablo tra la Atlantiko uzita por komunikado per telegrafo. La unua estis muntita surr la grundo de la Atlantiko el Telegraph Field, Golfo Foilhommerum, insulo Valentia, en okcidenta Irlando al Heart's Content, en orienta Novlando. La unua komuniko okazis la 16an de aŭgusto 1858, kaj malpliigis la komuniktempon inter Nordameriko kaj Eŭropo el dek tagoj – tempo necesa por ricevi mesaĝon per ŝipo – al kelkaj minutoj. Transatlantikaj telegrafkabloj estis poste anstataŭitaj de Transatlantika telekomunika kablo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search